Kvatro, la Venezuela Gitaro

Kiam hispanoj alvenis al nia lando, en la jaro 1498, komenciĝis interesa sinkretismo inter la indiĝena kaj la hispana kulturo ĝis atingi la aktualan kulturon kiun ni havas nun. Ekde manĝaĵoj ĝis nia vestmaniero ni montras spurojn de la originala hispankulturo. Nia muziko ankaŭ havas tiujn hispanajn spurojn, ĉar eĉ la Kvatro (venezuela tradicia muzikinstrumento) estas rezulto de la hispana gitaro.

Giganta Kvatro en la urbo Barkisimeto

Laŭ indiĝena legendo, hispanoj alportis siajn muzikilojn al ĉi tiu lando. Ĉiuj noktoj ili ludadis apud indiĝenoj kiuj vidis tiun strangan, sed sonoran muzikilon. Ili ŝatis ĝiajn sonojn kaj ili tuj volis fari ion simile al la hispana gitaro. Hispandomoj ĉiam estis malproksime al indiĝendomo, kaj indiĝenoj sufiĉe alproksimiĝis por vidi la formon de la gitaro; pasis multaj jaroj, kaj ili faris muzikilon kun la gitarformo sed pli malgranda ol la originala, kordoj estis faritaj el naturaj kordoj sed bedaŭrinde ili estis malfortaj, poste ili uzis bestintestojn ĝis la invento de la nilonaj kordoj. La nova muzikilo kreita por la indiĝenoj ne havis ses kordoj kiel la hispana gitaro, ĝi havis kvar kordojn; eble pro tio la nova muzikilo estis nomita “Kvatro”.

Dum multaj jaroj ĉion evoluis, eĉ muzikiloj. Nia Kvatro ankaŭ evoluis pro sia uzo. Iom post iom la formo por ludi la Kvatron ŝanĝiĝis kaj nuntempe ekzistas diversmanieroj ludi ĝin; oni ludas Kvatron kun “rasgeo ” kaj aliaj personoj ludas ĝin kun “punteo “. Ambaŭ estas diversmanieroj por ludi ĉi tiun muzikilon.

En tiu ĉi video mi montras vin kiel ludi la Kvatron

Se vi interesiĝas pri subteni miajn esperantajn projektojn, mi invitas vin fariĝi mia subtenanto ĉe Patreon kaj Paypal

Publicado por jezerdorante

Venezolano, Músico, Locutor Profesional UCV 48.339, Esperantista, English Speaker, Traductor, Escritor, Poeta, Productor Musical

Responder

Introduce tus datos o haz clic en un icono para iniciar sesión:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión /  Cambiar )

Google photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google. Cerrar sesión /  Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión /  Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión /  Cambiar )

Conectando a %s

Crea tu página web en WordPress.com
Empieza ahora
A %d blogueros les gusta esto: