Venezuelaj Realoj

En la historio de la homaro ĉiam estis multaj manieroj por regi socion; multaj registaroj uzas strategiojn diversmaniere por daŭrigi sian povon aŭ por atingi siajn celojn. Unu el tiuj manieroj estas propagando pere de multaj mesaĝoj kaj manipulitaj informadoj kiuj estas montritaj al la popolo ĉiutage. Per tiu propaganda sistemo registaro volas ke la popolo kredu kaj fidu ilin, eĉ ke personoj agadu laŭ iliaj konkretaj planoj.

Venezuela flago

De multaj subpremaj politikaj sistemoj ĝis Venezuelo, la ŝablonoj de socia rego estas same: ĉiuj uzas amaskomunikilojn. La nazia Ministro de Komunikado Joseph Goebbels (1942) ĉiam diradis: “Diru unu mensogon milfoje, kaj ĝi estos veraĵo…” Bedaŭrinde la nazia registaro uzadis tion por gajni subtenon de la germana popolo kaj tiel atingi la malklarajn celojn de Hittler. Ankaŭ, Stalin lernis de Lenin ke “bondirataj vortoj, bonfaritaj bildoj kaj diradi mesaĝojn milfoje estas la plibona propagandilo por regi la popolon, doktrini konsciencojn kaj favori adorecon al gubernatoro”. Ŝajnas ke tiuj ŝablonoj rezultadis multfoje en siaj landoj.

En Venezuelo okazas preskaŭ same. Registaro uzas oficialajn amaskomunikilojn por diskonigi la pozitivan flankon de “venezuela revolucio” tramonde, tiuj amaskomunikiloj havas editorajn liniojn kiujn favoras la registaron kaj montras nian landon kiel mirindan landon en Sudameriko. Por regi la popolon laŭ iliaj celoj, nia registaro ŝanĝis eĉ semantiko de vortoj por ke ni ĉiuj komprenos aferojn kiel registaro prezentas ilin. Ekzemple, antaŭ kvin jaroj ni konadis la vorton “Ekonomia Milito” por referenci al mankosituacio de medicinaĵo kaj manĝaĵo, la fuŝado je servoj (elektroenergio, akvo, telefonservoj, interreto,gasoservo, ktp), ankaŭ por referenci al la sociaj kaj ekonomiaj problemoj kiujn ili estigas. Tiuj situacioj malbonigis la venezuelan vivkvaliton. Venezuela registaro ankaû uzadas la vorton “Socia Protektado” por krei nacian regosistemon konata kiel “KartoPatrujo” (Carnet de la Patria, hispane) kie ĉiuj personoj kiujn volas ricevi sociajn kaj ŝtatajn helpojn (subvencita manĝaĵo, benzino, medicinaĵo, monhelpo, ktp) devas matrikuli sin en tiu sistemo.

Estas certe kaj tre konata ke eĉ en la plej kapilatistaj landoj de la mondo ekzistas ŝtataj politikoj de socia protektado por miloj/milionoj da malriĉaj personoj kiujn loĝas tie; tamen, la “socia protektado” estas uzata en Venezuelo por ĉantaĝi la popolon kun politikaj kaj balotadaj celoj. Do, se vi ne havas la KartoPatrujon (Carnet de la Patria, hispane) vi ne havos emerituron; se vi ne estas matrikulata vi ne estos kuracota kiel graveda virino; en lastaj balotadoj la KartoPatrujo estis uzita por pligrandigi voĉdonojn favore al la registaro, kaj ĝi ankaŭ estas uzata por manipuli personojn. Publikaj kaj registaraj funkciuloj  diradas: “Vi perdos socian protektadon kaj bonaĵojn se vi ne matrikulas vian voĉdonon kun la KartoPatrujo” (Carnet de la Patria, hispane).

Kartopatrujo (Carnet de la Patria, hispane)

En ĉiuj komunumoj de la tuta lando estis kreitaj Lokaj Komitatoj de Disdoneco kaj Produktado (CLAP, hispane) kun la celo “disdoni egalece” manĝaĵon kiun alvenas a la komunumoj. En normalaj landoj tio ne okazas ĉar salajroj sufiĉas (preskaŭ ĉie en la mondo) por aĉeti manĝaĵon, medicinaĵon, pagi luadon, servoj, ktp., kaj ankaŭ ekzistas sufiĉe da liberecoj por elekti kion oni volas manĝi; tamen, ĝi ne okazas ĉi tie. En Venezuelo mankadas manĝaĵo danke al malbonaj ekonomiaj kaj politikaj decidoj, tiel registaro preparas sakojn de manĝaĵo por disdoni al la popolo samkiel okazis en la Sovietunio de Stalin en la jaroj 1920 kaj 1930; ili regas la popolon kiel agadis malnovajn diktatoriojn. En Venezuelo registaro ankaŭ elproprigis multe da malgrandaj kaj grandaj entreprenoj kiuj nun produktas nenion danke al la malbona decidoj kaj agadoj de siaj kondukuloj.

Lokaj Komitatoj de Disdoneco kaj Produktado (CLAP, hispane)

Danke al tiu agmaniero la popolo ĉiutage pensadas pri siaj bezonaĵoj anstataŭ pensi pri vivi libere. Simon Bolívar multfoje diris ke “senscia lando estas blinda ilo de sia detruado mem”.

Se vi interesiĝas pri subteni miajn esperantajn projektojn, mi invitas vin fariĝi mia subtenanto ĉe Patreon kaj Paypal

Senfinajn dankojn al la aktivuloj de la Projekto Myriado, kiuj ankaŭ subtenas ĉi tiun agadon intelektan en esperanto…

Publicado por jezerdorante

Venezolano, Músico, Locutor Profesional UCV 48.339, Esperantista, English Speaker, Traductor, Escritor, Poeta, Productor Musical

2 comentarios sobre “Venezuelaj Realoj

  1. Tiu teksto nur parolas pri Sovetunio, Hitler kaj Venezuelo, neniu mencias okcidenton kiu faras la saman, politikistoj estas politikistoj ĉie, mi demandas: ĉu vi kredas ke estas bona ideo Usono bloku la al via lando al la popolo por atingi resultojn ? Ĉu tio ĝustas aŭ ne ? Dankon kaj ĝis.

    Le gusta a 1 persona

    1. Mi parolas pri Sovetunio kaj Hitler ĉar ili estas bonegaj ekzemploj de la malbonaj rezultoj de maldekstraj politikoj. Venezuelo ne estas tiele pro usona blokado, mia lando komencis malboniĝi de la jaro 2010 (sep jaroj antaŭ sankcioj), de tiam ĉio ekis!

      Me gusta

Responder

Introduce tus datos o haz clic en un icono para iniciar sesión:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión /  Cambiar )

Google photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google. Cerrar sesión /  Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión /  Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión /  Cambiar )

Conectando a %s

Crea tu página web en WordPress.com
Empieza ahora
A %d blogueros les gusta esto: