Interkultura Novelo-Konkurso

Hodiaŭ estas speciala tago. Hodiaŭ estas la Monda Tago de la Libro! Tiu ĉi tago memorigas nin graveco de legado kaj graveco de literaturo en nia mondo. Per literaturo diversaj aŭtoroj montras al ni plurajn vidpunktojn kaj plurajn manierojn por kompreni realojn. En Venezuelo proverbon ni havas: “Ĉiu kapo/menso estas malsama mondo”; kaj per ĝi ni volas diri ke ĉiu persono havas sian propran vidpunkton kaj komprenon pri la vivo. Tial kiam aŭtoroj verkas, ili montras la vivon kaj la mondon de sia propra perspektivo.

Tio bonas ĉar oni povas legi plurajn historiojn, aŭ eĉ la saman historion, rakontitaj de diversaj aŭtoroj kun siaj propraj perspektivoj. Tio estas kion celas la Akademio Literatura de Esperanto pere de sia “Interkultura Novelo-Konkurso”. Ĝi estas konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio, celanta instigi aktualan novelan kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj kaj landoj.

En tiu konkurso aŭtoroj verkos novelojn pri la temo “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin?”. Vi povas skribi fikcian rakonton okazantan en la pasinto (dum la unuaj – kelkfoje frenezaj – monatoj de la pandemio), nuntempe (kiam pandemio iĝis preskaŭ kutima afero de la vivo) aŭ en la estonto (post jaroj, jardekoj aŭ eĉ pli… kia estos nia mondo?). Ĉio dependas de via imago.

Partopreni facilas! Nur vi devas verki vian novelon (ne pli ol 6paĝaj aŭ 12000 karaktroj) kaj ĝin sendi per la jena formularo antaŭ la 20-a de junio de 2021. Se via novelo gajnas la konkurson vi ricevos premion de 500 eŭroj. La dua kaj triaj premioj estas 300 kaj 200 eŭroj.

Por pli detaloj kontaktu Akademion Literaturan kaj la jena retejo por informo pri la konkurso.

Dankon al ĉiuj kiuj realigas ĉi tiujn projektojn: Projekto Miriado, Amy  Molthan, Tom Wolf, Sinjoro Griego, Battlebob, Alberto Sacristán, Marco Trevisan, Martha Celis, Jeremiah Stoddard, Kaja, Andrew,
Fonduso Instigo (www.instigo.be)
Interkultura Novelo-Konkurso

Speciale dankon al Stela kaj Iveso pro ilia helpa korektado…

Se vi deziras kontribui al kreskado kaj plibonigado de tiu ĉi projekto, vi povas fariĝi mia subtenanto ĉe PatreonPayPal

Publicado por jezerdorante

Venezolano, Músico, Locutor Profesional UCV 48.339, Esperantista, English Speaker, Traductor, Escritor, Poeta, Productor Musical

Responder

Introduce tus datos o haz clic en un icono para iniciar sesión:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión /  Cambiar )

Google photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google. Cerrar sesión /  Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión /  Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión /  Cambiar )

Conectando a %s

Crea tu sitio web con WordPress.com
Empieza ahora
A %d blogueros les gusta esto: