Aŭtomataj subtekstoj ĉe Jutubo, Zoom kaj prononcekzercoj ĉe Duolingo baldaŭ en Esperanto

Ekde kelkaj jaroj, la ĉefaj dialektoj de la grandaj lingvoj, kiel la angla kaj hispana, havas funkcieblajn voĉrekonilojn. Pere de maŝinlingva lernado, kun granda kolekto de kelksekundaj voĉregistraĵoj kaj ties tekstoj, eblas evoluigi softvaron kiu plenumos la taskojn en la titolo de tiu-ĉi artikolo.

Kreskado de la projekto Komuna Voĉo. Esperanto nun rangas 7e el ĉiuj lingvoj

Imagu voĉkomandi vian telefonon per Esperanto. Aŭ ĉeesti Zum-konferencon kaj senpene kompreni ĉiujn. Imagu la eblecon ekzerci vian prononcadon ĉe Duolingo, same kiel jam eblas ĉe aliaj lingvoj.

Imagu alŝuti filmeton al Jutubo kaj ne devi mane tajpi kaj ĝustigi la tempon de la subtekstoj (ege temporabe).Tio baldaŭ estos realo ankaŭ pri nia lingvo, dank’ al la kuniĝo de du malfermitkodaj projektoj, Komuna Voĉo de Mozilla, kaj la ĉifromono Miriado.

Volontulado ĉe Komuna Voĉo estas ege facila. Oni eĉ ne bezonas krei konton. Oni povas komenci en sekundoj ĉi tie.

Kun kolekto de 90 horoj, la voĉrekonilo ĝuste subtekstigis ~50% de vortoj. Mozilla eldonas novan version de la rekonilo ĉiujn 6 monatojn.

Por havi vere utilan, funkcieblan voĉrekonilon, necesas atingi 10,000 horojn da voĉreĝistraĵoj. Dum la projekto Komuna Voĉo lanĉis antaŭ 2 jaroj, konstateblas ke la kreskado estis tro malrapida. Feliĉe, antaŭ tri monatoj, investantoj de la projekto Miriado decidis financi la evoluadon de Komuna Voĉo en Esperanto. Nun volontuloj povas esti pagataj, plenuminte ĉi tiun formularon.

En la Telegram-grupo t.me/miriadejo, oni sinorganizas pri volontulado ĉe Komuna Voĉo. Jam estas 129 membroj. Aliĝu kaj partoprenu!

Originala Fonto: https://telegra.ph/Hej-Google-a%C5%ADtomataj-subtekstoj-%C4%89e-Jutubo-Zoom-k-prononcekzercoj-%C4%89e-Duolingo-balda%C5%AD-en-Esperanto-06-01-2

Publicado por jezerdorante

Venezolano, Músico, Locutor Profesional UCV 48.339, Esperantista, English Speaker, Traductor, Escritor, Poeta, Productor Musical

Responder

Introduce tus datos o haz clic en un icono para iniciar sesión:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión /  Cambiar )

Google photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google. Cerrar sesión /  Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión /  Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión /  Cambiar )

Conectando a %s

Crea tu sitio web con WordPress.com
Empieza ahora
A %d blogueros les gusta esto: